Insulo Alborano
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La insulo Alborano estas hispana insuleto el vulkana origino, kiu administre apartenas al la provinco de Almerio, ĉe la Mediteraneo, survoje inter la almeria provinco kaj la nordo de Afriko. Precize, la mediteranea kanalo ekde Ĝibraltaro ĝis la kabo Gata ricevas la nomon Maro Alborano. Ĝi troviĝas je 48 m.m. sude de Adra kaj 35 m.m. de la kabo Tres Forcas. Je 100 metroj nordoriente troviĝas la insuleto Nubo kaj alia malgranda roko. En la centro de la insulo estas subtera kanalo kiu transiras de unu bordo al alia kaj navigebla laŭ la veterkondiĉoj. Ĝi estas nomata Kaverno La Brunulinoj. Tiu insulo havas lumturon, tombejon, ŝip-alligejon, helikopterhavenon kaj rudimentan piedpilkejon.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads