Tero de Aleksandra
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads

Tero de Aleksandra (ruse Земля Александры) estas granda insulo de la Lando Francisko Jozefo arkipelago situanta ĉe 80.6338889 norda latitudo kaj 46.5838889 orienta longitudo, kun areo 1051 km2. Ĝi estas parto de Arĥangelska provinco, Rusia Federacio.
La nomon al la insulo donis la aŭstra ekspedicio en la 19-a jarcento honore al la arkidukino de Aŭstra imperio Aleksandra, filino de la rusia imperiestro Paŭlo la 1-a.
La plej grandan parton de la insulo kovras glaciaj kupoloj, kies alteco atingas 382 m. En ĝi estas multaj lagoj. La jara temperatura averaĝo estas −14,8 °C. Ekde mezprintempo ĝis mezaŭtune tie la suno ne malaperas kaj do brilas permanente, la alian jarduonon okupas la nokto.
Sur la insulo funkcias la limbazo Nagurskoje kun la aerodromo kaj la samnoma veteroficejo.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- teksto kaj bildoj Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine germane
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads

