István Gyulai (kuristo)

hungara kuristo, raportisto, sporta postenulo From Wikipedia, the free encyclopedia

István Gyulai (kuristo)
Remove ads

István Gyulai [iŝtvAn djulai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gyulai István, estis hungara kuristo, televidprezentisto, raportisto, instruisto, sporta postenulo. Lia unua edzino estis Olga Kazi.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...

István Gyulai[1] naskiĝis la  21-an de marto 1943 (nun 1943-03-21) en Budapeŝto, li mortis la 11-an de marto 2006 en Montekarlo.

Remove ads

Biografio

István Gyulai maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1961, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1967. Post la diplomo li instruis lingvojn 3 jarojn en mezlernejo. En 1970 li ricevis statuson en Hungara Televizio, lia statuso altiĝis, ekzemple li estis rubrikestro en 1988, estro de sporta branĉo en 1991. Intertempe en 1974 li akiris ĵurnalistan licencon. Abrupte en 1992 li forlasis la Televizion, tamen lia posteno restis ĝis sia morto, dum en 2003 li pensiuliĝis. Li edziĝis dufoje, ambaŭ edzinoj naskis po unuj gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1976-2006 (la lastan postmorte).

Sporta kariero

István Gyulai komencis sportadi dum la gimnaziaj jaroj en ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono 28-foje unuoble en mallongdistancaj kuroj, inter 1961-1969 li apartenis al la hungara nacia teamo. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1964, krome en Universiado li akiris oran medalon en 1963, arĝentan medalon post 2 jaroj (ambaŭ stafete). Ekde 1984 li havis altajn postenojn en internacia atletika asocio, kie li profitis anglan, germanan, rusan, francan, italan kaj hispanan lingvosciojn. Nature li estis postenulo ankaŭ enlande.

Remove ads

Memorigiloj

  • lernejo en Budapeŝto (2012)
  • stadiono en Debrecen (2006)
  • premio fondita en 2016

Fontoj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads