Ithaca (Nov-Jorkio)
urbo en Novjorkio, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Itako (angle, Ithaca, nomata laŭ la grekia insulo Itako, hejmo de la legenda Odiseo) estas malgranda urbo en centra Novjorkio, Usono. Ĝi situas ĉe la suda bordo de la Kajuga lago. La urbo havis 32 108 loĝantojn en 2020, en la metropola regiono tiam estis sume 101 564. La urbanoj vivas sur areo de 15,73 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 042 loĝantoj/km². Itako estas parto kaj la administra centro de la kantono Tompkins.
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun la insulo Itako |

Itako estas la hejmo de la fama Universitato Cornell fondita de Ezra Cornell. Ĝi estas ankaŭ la hejmo de la plej malgranda Kolegio Itako, fama por muzika edukado.
Multaj famaj homoj nomis Itako hejmo, inter ili Christopher Reeve kaj Carl Sagan.
La altiroj de Itako inkludas la universitatoj, la lago, la belaj interkrutejoj, la farmista butiko, kaj la Scienca Centro.
Itako havas grandan bibliotekon, la Tompkins Provinca Publika Biblioteko (Tompkins County Public Library, angle). Ezra Cornell fondis la bibliotekon en 1864, nomante ĝin Cornell Publika Biblioteka Asocio (Cornell Public Library Association).[1]
Remove ads
Famuloj
- Asia Kate Dillon, aktoro
- En Itako mortis hungardevena usonana arkitekto Péter Gergely.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads