Júbilo Iwata

japana kluba futbalteamo From Wikipedia, the free encyclopedia

Júbilo Iwata
Remove ads

Júbilo Iwata (ジュビロ磐田 Jubiro Iwata?) estas profesia futbalteamo de Japanio kiu ludas en la Japana Ligo. La teama nomo Júbilo signifas 'kontentego' en hispana kaj portugala lingvoj. La teamo havas sidejon en Iŭata, Gubernio Ŝizuoka kaj ili ludas hejne en la Ĝamaha Stadiono, sed foje por grandaj eventoj ankaŭ en la multe pli granda Ekopa Stadiono en Fukuroi, konstruita specife por la finaloj de la Futbala Mondpokalo 2002. Ili trejniĝas en Okubo Ground en Iŭata kaj en Iwata Sports Park Yumeria.[1]

Thumb
Ĝamaha Stadiono de Júbilo Iwata.

Unu el la plej sukcesaj teamoj en la Japana Ligo, Júbilo venkis en tiu trifoje kaj finis kiel finalistoj aliajn tri fojojn. Júbilo estis ankaŭ tre sukcesa teamo en internacia futbalo, aperante tri sinsekvajn fojojn en la finalo de Azia Ĉampionligo, estante ĉampionoj unufoje kaj finalistoj dufoje.[2]

Remove ads

Iuj futbalistoj de la klubo

Remove ads

Notoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads