Jeřmanice
municipo en la distrikto Liberec de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Jeřmanice (germane Jerschmanitz) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Liberec, en distrikto Liberec. En la municipo vivas 678 loĝantoj (2025).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rychnov u Jablonce nad Nisou, Rádlo, Dlouhý Most, Hodkovice nad Mohelkou kaj Liberec.
La municipo troviĝas en nordorienta Bohemio sur dislimejo de Jizera montaro kaj Ještěda-kozákova montodorso proksime de la konata monto Ještěd kun ankoraŭ pli konata konstruaĵo, kiu kreas dominaĵon de tiu ĉi regiono. Katastro de la municipo estas tre montoriĉa, altecaj diferencoj faras de 410 ĝis 684 metroj s. m. kun la suma areo 437 ha.
Ĉirkaŭaj setlejoj estas Horní Podlesí kaj Vratislavice nad Nisou norde, Milíře nordoriente, Rádlo kaj Dolánky oriente, Rydvaltice, Pelíkovice kaj Rychnov u Jablonce nad Nisou sudoriente, pereinta domaro Mohelka, Buršín kaj Záskalí sude, Žďárek sudokcidente, Javorník okcidente kaj Dlouhý Most, respektive Horní Dlouhý Most nordokcidente.
Remove ads
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1543.
Inter la jaroj 1980–1985 ĝi estis parto de municipo Dlouhý Most, ekde la jaro 1986 ĝis la 31-a de decembro 1992 ĝi ekzistis kiel urba parto Liberec XXXVII-Jeřmanice, ekde la jaro 1993 ĝi estas memstara municipo.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Remove ads
Memorindaĵoj
Pluaj fotoj
- Suma vido al la municipo el belvidejo ĉe ŝoseo al Záskalí
- Mezo de la municipo kaj preĝejo de sankta Anna
- Turo de la preĝejo de sankta Anna antaŭ rekonstruo
- Domoj n-ro 263 kaj 274
- Devena germana popola arkitekturo n-ro 95
- Fervoja stacio
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads