Jean Amouroux

kataluna esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Jean AMOUROUX (29-an de aprilo 1937 - Perpinjano, 4-an de januaro 2018) estis franca esperantisto. Kiel konata amatora historiisto kaj kolektanto de Esperantaĵoj, precipe de E-filatelaĵoj, laŭlonge de jardekoj li helpis savi multajn dokumentojn kaj el ili regule produktis multajn artikolojn por E-movadaj gazetoj kaj kunlaboris kun historiistoj, bibliotekoj kaj muzeoj. Pacienca esploristo, li multjare proksime kunlaboris kun Ludovikito (Itô Kanzi), kompilinto de la impona Plena Verkaro de Zamenhof (PVZ), kun Marcel Delcourt pri la pioniroj de la E-movado en Francio kaj kun Luis Hernández Yzal, iniciatinto de la Muzeo de Esperanto de Subirats (en Katalunio, Hispanio).

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Remove ads

Elektitaj publikigaĵoj

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads