Jenő Dulánszky (pli juna)
hungara arkitekto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Jenő Dulánszky [jenO dulAnski], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Dulánszky Jenő estis hungara arkitekto, statikisto.
Jenő Dulánszky (pli juna)[1] naskiĝis la 19-an de aprilo 1936 en Pécs, li mortis la 16-an de novembro 2000 en Pécs.
Remove ads
Biografio
Jenő Dulánszky (pli juna) maturiĝis en arkitektura mezlernejo en sia naskiĝurbo, poste li akiris arkitekturan diplomon en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1964. Post la diplomo li laboris en pluraj ŝtataj arkitekturaj firmaoj en Pécs, ekde 1992 ĝis sia morto en propra firmao. Intertempe li kompletigis sian diplomon en 1974. Lia laboro specialiĝis pri strukturo de konstruaĵoj pere de ferbetonoj kaj li ofte laboris kune kun György Csete. Li ricevis kelkajn premiojn.
Remove ads
Elektitaj konstruaĵoj
- fontodomo en Orfű (1974)
- Preĝejo Elizabeto de Hungario (Halásztelek) (1976)
- pluraj konstruaĵoj en Nacia Historia Memorparko en Ópusztaszer
- Kalvinana preĝejo (Kőszeg) (ĉirkaŭ 1992)
- Ekumena Kapelo Repaciĝo (Beremend) (1992)
- Eduka Centro en Pécs
Fontoj
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads