Jiljov

From Wikipedia, the free encyclopedia

Jiljovmap
Remove ads

Jiljov estas romantikisma ruino de plezurkastelo, kies restaĵoj situas unu kilometro oriente de kampurbo Holany en sudokcidenta parto de distrikto Česká Lípa. Ĝi estis konstruita en la unua duono de la 19-a jarcento kiel konsisto de pejzaĝaj reguligoj en ĉirkaŭaĵo de kastelo Zahrádky. Ekde la jaro 1965 ĝi estas protektita kiel kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Remove ads

Historio

Thumb
Suma vido al la reguligita roko

La loko estis markata kiel burgejo. Kunigis ĝin kun la senjora sidejo August Sedláček. Sed laŭ analizo de skribaj fontoj kaj rezultoj de la arkeologia esploro el la jaro 1970 la ĉi tieaj reguligoj de reliefo okazis nur en la 19-a jarcento. Ilia inicianto estis post la jaro 1820 Vincenc Karel Kounic, al kiu apartenis la kastelo en Zahrádky.

Konstrua aspekto

La loko kun romantikae reguligita roko havas ovalan bazplanon. Ĉirkaŭas ĝin fosaĵo larĝa 15–32 metroj. Sur rando de insuleto limigita de la fosaĵo estis per arkelogia esploro malkovrita masonaĵo el grejsaj ŝtonoj kunigitaj per argilo, kiu havis karakteron de apogmuro.

Alirebleco

Al la loko kondukas devojiĝo el blue blua turisma marko markita vojo el Holany ĝis Zahrádky.

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads