Jodo
kemia elemento kun simbolo I kaj atomnumero 53 From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Jodo (el la greka lingvo ἰώδης / iṓdēs, esperante «viola») estas kemia elemento en la perioda tabelo kiu havas la simbolon I kaj la atomnumeron 53. Ĝi estas malsolvema elemento bezonata por vivantaj organismoj. Kemie, jodo estas la malplej reakciema de la halogenoj.
En multaj aliaj lingvoj la termino jodo kongruas al iodo, pro tio la ĥemia simbolo de jodo estas I.
Ĝi fandiĝas je 113,7 °C fariĝanta intensa viola likvaĵo, kaj vaporiĝas je 184,3 °C .
La ĉefa jono de jodo (I-) estas jodido. Saloj kun tiu jono (kiel KI) estas ankaŭ nomataj jodido.
Simile al la aliaj halogenoj, ĝi troviĝas ĉefe en la diatoma formo I2, kiu respondas al dijodo, metale griza solido kun purpuraj vaporoj.
Jodo estas ĉefe uzata en medicino (antisepsilo), fotografio (angiografio), tomografio), lumilo (gas-ŝargiga lampo, inkandeska ampolo) kaj tinkturoj.
Remove ads
Ecoj
Izotopoj

Jodo havas 37 konatajn izotopojn, kun masnombroj intervalantaj de 108 ĝis 144, kaj 16 nukleajn izomerojn. De tiuj izotopoj, nur 127I estas stabila, kaj prezentas ĉiun jodon en la naturo, pro tio jodo estas nomata monoizotopa elemento. La norma atommaso de tiu izotopo 127I (kun 53 protonoj kaj 74 neŭtronon) estas 126,904 47(3) u.
Kombinaĵoj
Bildaro
- Solida jodo
- Diatoma gasa jodo
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads