Johann Strauß (filo)

aŭstra komponisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Johann Strauß (filo)
Remove ads

Johann Strauß (filo) [prononco "Johan Ŝtraŭs] germane: Johann Strauß (Sohn); naskiĝis la 25-an de oktobro 1825 — mortis la 3-an de junio 1899; estis aŭstra komponisto, filo de Johann Strauß (patro). La fratoj de Johann Strauß (filo), Eduard Strauß kaj Josef Strauß, ankaŭ profesie komponis, tamen li estis la plej fama el la familio. En 1844 li fondis dancorkestron, kiun li post la morto de sia patro kun ties orkestro unuigis. Sub la aldona nomo "Walzerkönig" (Reĝo de la Valso) li estis rigardata dum siaj koncertvojaĝoj ĝis Usono kiel reprezentanto de specifa viena vivsinteno kaj muzika kulturo.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

1863–1870 li gvidis kiel kortega balmuzikdirektoro la Vienajn Kortegajn Balojn. Vidalvide al vienaj sukcesoj de la komponisto Jacques Offenbach li turnis sin ekde 1871 al la opereto kaj verkis "Die Fledermaus" (La Vesperto) 1874 kaj "Der Zigeunerbaron" (La Cigana Barono), kiuj fariĝis majstraj verkoj de tiu ĉi ĝenro. En liaj pli ol 170 valsoj kombinas sin popola kreemo kaj klare perceptebla gestiko kun artplena talento kaj kompostotekniko. Ene de standarda formo (introdukcio, kvinparta valsoĉeno, kodo) estas melodiko kaj ritmo flekseble kaj diferente traktitaj kaj tra kapabla instrumentado subtenataj. Liaj polkoj, kvadriloj, galopoj, kaj marŝoj estas ankaŭ tre popularaj.

Remove ads

Pliaj verkoj

Valsoj: "Sinngedichte" (Sencpoemoj) 1844; "Dorfgeschichten" (Vilaĝrakontoj) ĉirkaŭ 1848; "Liebeslieder" (Amkantoj) 1852; la plej famkonata "An der schönen blauen Donau" (Valso de la Danubo), konata ankaŭ sub la nomo "Donauwalzer" (Danuba Valso) 1867; "Künstlerleben" (Artistaj Vivoj) 1867; "Geschichten aus dem Wienerwald" (Rakontoj el la Viena Arbaro) 1868; "Wein, Weib und Gesang" (Vino, Virino, Kantado) 1869; "Wiener Blut" (Viena Sango) 1873; "Rosen aus dem Süden" (Rozoj el la Sudo) 1880; "Frühlingsstimmen" (Printempaj Voĉoj) ĉirkaŭ 1882; "Kaiserwalzer" (Imperiestra Valso) 1889.

Operetoj: "Cagliostro in Wien" (Cagliostro en Vieno) 1875; "Prinz Methusalem" (Princo Metusalemo) 1877; "Blindkuh" (Blindbovino) 1878; "Der lustige Krieg" (La gaja Milito) 1881; "Eine Nacht in Venedig" (Unu Nokto en Venecio) 1883; "Fürstin Ninetta" (Princino Ninetta) 1893; "Waldmeister" (Arbarmajstro) 1895; "Wiener Blut" (Viena Sango) laŭ melodioj de Strauß finverkita de Adolf Müller (filo) (Adolf Miler) 1899.

Thumb
statuo de La Reĝo de la Valso en la "urba parko" de Vieno.

Pluraj el liaj polkoj kaj marŝoj estas simile famaj kiel lia opereto "Die Fledermaus" (La Vesperto).

Remove ads

Memoro

En la Viena urboparko staras monumento de Johann Strauß[1].

En arto

La filmo “Vienaj valsoj” farita de Alfred Hitchcock en 1934, prezentas la fantazian version de la apero de la valso La blua Danubo[2].

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads