Walking Stewart

From Wikipedia, the free encyclopedia

Walking Stewart
Remove ads

John "Walking" STEWART (19 de Februaro 1747 – 20-a de Februaro 1822) estis angla filozofo kaj vojaĝisto. Stewart disvolvis unikan sistemon de materiisma panteismo.[1]

Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Remove ads

Veturado

Li estis konata kiel 'Walking' (piedemulo, piediranto) Stewart por siaj samtempuloj ĉar veturis piede el Madras, Barato (kie li estis laboranta kiel oficisto por la Brita Orienthinda Kompanio) reen al Eŭropo inter 1765 kaj mezo de la 1790-aj jaroj. Oni supozas, ke Stewart piediris sola tra Persio, Abisenio, Arabio kaj Afriko antaŭ vagadi en eŭropaj landoj tiom orienten kiom ĝis Rusio.

Dum la venontaj tri jardekoj Stewart verkis fekunde, kaj publikigis preskaŭ tri dek filozofajn verkojn, kiel The Opus Maximum (Londono, 1803) kaj la longa poemo The Revelation of Nature (Novjorko, 1795). En 1796, la portretisto de George Washington nome James Sharples faris paŝtelan skizon de Stewart por serio de portretoj kiu inkludis tiujn de William Godwin, Joseph Priestley, kaj Humphry Davy, kio sugestas la intelektulan estimon al Stewart liaepoke.

Post siaj veturoj en Hindio, Stewart iĝis vegetarano.[2] Li estis ankaŭ elalkohola abstinulo.[3]

Remove ads

Materiisma panteismo

Dum sia veturado, li disvolvis unikan sistemon de materiisma filozofio kiu kombinas elementojn de Spinoza panteismo kun nocioj de jogo. Stewart ekdisvastigis siajn ideojn publike en 1790 per la publikigo en du volumoj de siaj verkoj Travels over the most interesting parts of the Globe kaj The Apocalypse of Nature (Londono, 1790).

Post retirigo el veturado, Stewart finfine setliĝis en Londono kie li partoprenis en filozofiajn kunsidojn kaj ekhavis reputacion kiel unu el plej famaj ekstravaganculoj el la urbo.[4] Li estis ofte vidita publike vestante ĉifonan armenan militistan uniformon.

Post la fino de la veturado de Walking Stewart ĉirkaŭ la fino de la 18-a jarcento, li amikiĝis kun la angla eseisto kaj fama londonano Thomas De Quincey, kun la radikala pamfletisto Thomas Paine, kaj kun la platonisto Thomas Taylor (1758-1835). En 1792, loĝanta en Parizo en la semajnoj post la Septembraj Masakroj, li konatiĝis kun la juna romantika poeto William Wordsworth, kiu poste konkurencos kun De Quincey priskribante Stewart kiel la plej elokventa homo pri la temo Naturo. Ĵusaj esploroj fare de Kelly Grovier sugestis, ke la personeco kaj la filozofiaj verkoj de Stewart havis gravan influon super la poezio de Wordsworth.

Remove ads

Notoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads