Jongeren Esperanto Nieuws

From Wikipedia, the free encyclopedia

Jongeren Esperanto Nieuws
Remove ads

Jongeren Esperanto Nieuws (JEN) estis Esperanto-gazeto kiu estis komuna eldonaĵo de la nederlanda kaj la flandra Esperanto-junularaj asocioj. JEN aperis kvarfoje jare ĝis 2006 kaj nombris mezure 20 paĝojn.

Thumb

Ĉar la revuo ne nur celis esperantistojn, aperis ankaŭ artikoloj en la nederlanda lingvo.

Krom informoj pri la asocioj, ĝi enhavis multajn artikolojn pri pasintaj kaj estontaj Esperanto-renkontiĝoj. Cetere la revuo ankaŭ informis pri la nederlanda kaj frisa lingvoj kaj pri la Esperanto-kulturo. Aperis ekzemple recenzoj de libroj kaj KD-oj.

Membroj de la Flandra Esperantista Junulara Asocio (FLEJA) kaj la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ) senpage ricevis la revuon hejme. Estis ankaŭ eble aboni ĝin ĉe Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno.

Remove ads

Historio

La 17-an de majo 1975 aperis la 0-numero de la gazeto JEN NEJ. Ĝi estis sendita al ĉiuj (certaj kaj eblaj) aliĝintoj de renkontiĝo en Nunspeet en junio 1975. En ĝi interalie aperis:

  • klarigoj pri la nova gazeto kaj alvoko kontribui al ĝi
  • informilo pri la renkontiĝo en Nunspeet: programo, listo de partoprenantoj, vojaĝeblecoj ktp
  • protokolo de la membrokunveno en Emst-Epe en oktobro 1974
  • tagordo de la membrokunveno de Nederlanda Esperanto-Junularo
  • varbilo/aliĝilo por renkontiĝo en Sint-Michielgestel en oktobro 1975

La 0-numeron redaktis Ineke Emmelkamp el Groningen. Ĝi grandparte estis dulingva.

Aperis 12 eldonoj de JEN NEJ. Ĝis la 8-a numero aperis en la enkonduko ke temas pri eldono de la Nederlanda Esperanto-Junularo. Ekde la 9-a numero ĝi iĝis gazeto por ĉiuj nederlandlingvanoj. Aliĝis tiam al la redakcio la flandro Herman Deceuninck.[1] La lasta numero de JEN NEJ aperis en decembro 1976. En januaro 1977 ĝi ekhavis la nomon JEN: Jongeren Esperanto Nieuws. Oni decidis ne daŭrigi la JEN NEJ-numeradon, sed rekomenci la numeradon ĉe 1.

Remove ads

Redaktoroj tra la jaroj

  • Nederlando Fimke Brons (septembro de 1975 ĝis junio de 1976)
  • Herman Deceuninck (julio de 1976 ĝis decembro de 1982)
  • Nederlando Henk Diender (julio de 1976 ĝis marto de 1983)
  • Nederlando Hans Muller (novembro de 1977 ĝis aprilo de 1978)
  • Dirk De Weerdt (januaro de 1983 ĝis junio de 1984)
  • Nederlando Kees de Boer (marto de 1983 ĝis septembro de 1984)
  • André Ruysschaert (julio de 1984 ĝis aprilo de 1986)
  • Nederlando Jan van Hulten (septembro de 1984 ĝis februaro de 1987)
  • Patrick Haerick (majo de 1986 ĝis oktobro de 1989)
  • Nederlando Hiddo Velsink (marto de 1987 ĝis junio de 1988)
  • Nederlando Saskia Idzerda (novembro de 1987 ĝis junio de 1991)
  • Nederlando Peter Bunck (julio de 1988 ĝis oktobro de 1990)
  • Stefaan Cottenier (novembro de 1989 ĝis decembro de 1992)
  • Nederlando Gaco Nauta (novembro de 1990 ĝis aprilo de 1992)
  • Nederlando Rineke Hoens (novembro de 1990 ĝis decembro de 1993)
  • Nederlando Arjen-Sjoerd de Vries (julio de 1991 ĝis decembro de 1993)
  • Yves Nevelsteen (januaro de 1993 ĝis aŭgusto de 1994)
  • Nederlando Sjoerd Bosga (januaro de 1994 ĝis junio de 1997)
  • Ilja de Coster (septembro de 1994 ĝis junio de 2000)
  • Nederlando Oscar Debats (majo de 1996 ĝis oktobro de 1997)
  • Nederlando Johan Bleij (novembro de 1997 ĝis junio de 2000)
  • Nederlando Joost Witteveen (januaro de 1998 ĝis februaro de 2001)
  • Lode Van de Velde (januaro de 2001 ĝis julio de 2003)
  • Yves Nevelsteen (januaro de 2004 ĝis aprilo de 2008)

Noto: la redakcio tradicie konsistis el 1-3 nederlandanoj kaj 1-2 flandroj.

Remove ads

Nuntempe (2012)

La Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ) komencis eldoni elektronikan novaĵleteron en 2010. Veran bultenon NEJ denove ekhavis en 2011. Ĝi (provizore) nomiĝas "NEJ-novaĵoj". Parole oni daŭre nomas ĝin kelkfoje JEN. La flandroj momente ne plu havas propran revuon.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads