Insularo Juan Fernández

From Wikipedia, the free encyclopedia

Insularo Juan Fernández
Remove ads

La Insularo Juan Fernández aŭ la Fernandezoj estas ĉilia arkipelago ĉ. 670 km for de la ĉilia kontinento je 33° 40' S, 78° 50' U Mapo, proks. samlatitude kun la urbo Valparaíso. La arkipelago konsistas el la sekvaj insul(et)oj:

  • Juan Fernández (ankaŭ nomata Robinson Crusoe 33º 37' S, 78º 50' U Mapo
  • Alejandro Selkirk (Aleksandro Selkirk) 33º 45' S, 80º 46' U Mapo, 181 km okcidente de Robinson Crusoe)
  • Santa Clara (je 1 km sudokcidente de Robinson Crusoe)
  • Nombro da tre etaj insuloj
Thumb
Rapidaj faktoj Supermara alteco, Akvokolektejo ...
Thumb
Arkipelago Juan Fernández

La insuloj administracie apartenas al la regiono Valparaíso. Robinson Crusoe estas la nura loĝata insulo kun 633 loĝantoj (censo 2002), de kiuj 598 loĝas en la vilaĝo San Juan Bautista je la norda flanko de la Cumberland golfeto.

La insuloj precipe disfamiĝis pro la restado de la maristo Alexander Selkirk (Aleksandro Selkirk) dum kvar jaroj. La verkisto Daniel Defoe estis inspirita pro tio kaj verkis sian libron Robinson Crusoe.

Remove ads

Faŭno

Nur en tiu insularo kaj en la Malfeliĉaj Insuloj nestumas la endanĝerita birdospecio Defilipia petrelo, dum la Longbeka petrelo reproduktiĝas nur en Juan Fernández.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads