Jud Süß

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Jud Süß estas kontraŭjudisma propaganda filmo kreita de la nazioj en 1940 (reĝisoro Veit Harlan). Ĝi estas bazita sur la samnoma novelo Jud Süß de Wilhelm Hauff de 1827, kaj iom sur la samnoma romano Jud Süß de Lion Feuchtwanger de 1925.

Rapidaj faktoj filmo, Originala titolo ...

La filmo prezentis la historian figuron Joseph Süß Oppenheimer (1698-1738), intence en negativa prezento, en kontraŭjudisma tono. Tio antaŭpreparis persekuton de la judoj.

Remove ads

Enhavo de la filmo

La fimo prezentis Joseph Süß Oppenheimer kiel judan financiston, kiu aspektas kiel Mefistofelo kaj provas per ĉiu metodo akiri simpation de la princo kaj eluzi lin por siaj luksaj bezonoj. Oppenheimer same provis tenti la arjan Dorothea, kies edzo apartenis al opozicio de la princo kaj kiu iĝis turmentita - je komisio de Oppenheimer. Oppenheimer perfortas Dorothea, kiu pro tio memmortigas sin. Ŝia edzo trovas la kadavron en la rivero. Ekokazas ribelo.

Kiam la princon trafas abrupta morto, oni arestas Oppenheimer kaj mortpunas lin pro seksumado kun kristano.

Fine de la filmo, oni pendumigas la petadan Oppenheimer. Pri fino de la filmo decidis mem Joseph Goebbels, kiu volis prezenton de Oppenheimer kiel mizerulo en tiu sceno.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads