Julius Raab
aŭstra politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Julius RAAB (naskiĝinta la 29-an de novembro 1891 en Sankt Pölten, mortinta la 8-an de januaro 1964 en Vieno) estis aŭstra politikisto.
Remove ads
Kariero politika
La konstruinĝeniero estis membro de la Kristansociala Partio (CP) kaj de 1927-34 deputito en la Nacia Konsilio, krome landa gvidanta de la duonarmea Heimwehr en Malsupra Aŭstrio.
Fondinte la Gewerbebund en 1934, li kreis la unuan unuecan organizon de la metifarantoj en la lando. Sub Kurt Schuschnigg li estis en 1938 (de la 16-a de februaro ĝis la 11-a de marto) ministro pri komerco kaj trafiko.
Remove ads
Kunkonstruanto politika de postmilita Aŭstrujo
En 1945 li kunfondis la ÖVP kaj la Porkomercan Asocion (Wirtschaftsbund), kiun li gvidis ĝis 1963. De 1952-66 estis nacia partiestro, de 1945-64 deputito en la Nacia Konsilio. En la provizora registaro de Karl Renner, kiu estis formiĝinta la 27-an de aprilo 1945, li estris (ĝis la 20-an de decembro) la sekcion pri konstruaĵoj kaj rekonstruado.
Ekde la 2-a de aprilo 1953 li estis kanceliero kaj - unuanime kun la socialdemokratoj - progresigis, akcelis, stimulis la ekonomian ekfloron de la ŝtato: i.a. danke al la stabiligo de la mono, enstalo de la korporaciisma sistemo, aniĝo de Aŭstrujo de la Eŭropa Liber-Komerca Asocio).
Kune kun sia ministro Leopold Figl li sukcesis farigi en 1955 la ŝtattraktaton, kiu politike sendependigis la landon.
Remove ads
Verkoj (elekto)
- Verantwortung für Österreich (1961)
- Selbstporträt eines Politikers (1964)
Literaturo
- Hannes Schönner: Julius Raab - Baumeister des freien Österreich. En: Ulrich E. Zellenberg (eld.): Konservative Profile. Ideen und Praxis in der Politik zwischen FM Radetzky, Karl Kraus und Alois Mock. Leopold Stocker Verlag, Graz-Stuttgart 2003 ISBN 3-7020-1007-6, p. 379–394.
Eksteraj ligiloj
- Kritikega artikolo pri kelkaj trajtoj politikaj de Raab. Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Hejmpaĝo de la fondaĵo Julius-Raab.
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads