Juneau
urbo de Alasko en Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Juneau (pron. ĜUN-o) estas la ĉefurbo de Alasko, Usono.

Juneau situas en la samnoma kantono, kaj estas la ununura urbo en tiu kantono, kaj la limoj de la kantono kaj la urbo estas la samaj. Tiel, Juneau estas laŭdefaŭlto la ĉefurbo de ĝia kantono.
Laŭ la stato de 2020 en la urbo Juneau vivis 32 255 loĝantoj sur areo de 8 427,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun Stikine Region, Haines Borough kaj Hoonah–Angoon Census Area.
Juneau estas la sola ŝtata ĉefurbo en Usono kun neniuj vojoj enirante la urbon. Oni povas eniri en Juneau-n nur per boato aŭ aviadilo.
Remove ads
Historio



Kvankam indiĝenaj popoloj loĝis en la areo por miloj da jaroj, ne ekzistis konstanta loĝejo je la loko, kie nun troviĝas la urbocentro, nur dumsomera profiŝada kampejo. Tamen oro troviĝis tie. Je 1880, Georg aŭ angligite George Pilz, germandevena mininĝeniero loĝante en la tiama regurbo de alasko, Sitka, ofertis premion de "100 litotukoj kaj daŭra laboro por la tribanoj" al iu ajn indiĝeno kiu alportos specimenojn de orhava erco. Cowee {pron. ka-ŬI), la ĉefestrarano de la Auk-tribo de Tlingit-oj, kies ĉefa loĝejo estis ĉe Auke Bay proks. 15 km de la nuntempa urbo, venis al li kun tiaj specimenoj; Pilz sendis 2 orserĉistojn, Joe Juneau kaj Richard Harris, por enketi. La 3-an de oktobro 1881, Cowee gvidis ilin al la valeto kiu nun nomiĝas Silverbow Basin, kaj tie ili trovis riĉan fonton da orplena kvarco. Baldaŭ poste, Juneau ekurbiĝis en 1881, unue nomita Harrisburgh pro unu el la fondintoj, sed poste nomita laŭ la alia ministo, Joseph Juneau.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




