Jungfrau
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Jungfrau (signifo en Esperanto: "virgulino") estas unu el la plej konataj montoj de Svislando. Kun alteco de 4'158,2 m super la marnivelo ĝi estas la tria plej alta monto de la Bernaj Alpoj kaj formas kune kun Eiger kaj Mönch tre rimarkindan triopon.
Remove ads
Monda Naturheredaĵo
La 13-an de decembro 2001 la monto Jungfrau kune kun la ĉirkaŭaj regionoj kaj la Aleĉ-Glaĉero estis aldonita al la listo de la Monda Naturheredaĵo de UNESKO kiel regiono Jungfraŭ-Aleĉ-Bieĉhorno.
Turismo
De Interlaken aŭ Grindelwald per la Jungfrau-Fervojo eblas atingi la jugon de Jungfrau (germane Jungfraujoch), la kreston inter Jungfrau kaj Mönch sur alteco de 3471 m s.m. Tio estas la plej altnivela trajnstacio de Eŭropo. Ĝi estas unu el la plej konataj turismaj celoj de Svislando.
Eksteraj ligiloj
- Realtempaj panoramokameraoj Junfraŭjoĥ Arkivigite je 2012-02-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo de la Jungfraŭ-regiono en germana kaj angla lingvoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads