Kaŭkaza lingvaro

grupo de lingvoj devenintaj de Kaŭkazio From Wikipedia, the free encyclopedia

Kaŭkaza lingvaro
Remove ads

Fakte estas tri kaŭkaziaj lingvaroj, de popoloj, loĝantaj ĉefe en Kaŭkazio, ankaŭ en najbaraj landoj. Ili estas la Abĥazo-adiga, Kartvela, kaj Naĥo-Dagestana lingvo-familioj. Plej multnombra popolo de la tri familioj estas kartveloj. Laŭ iuj lingvistoj, familioj (1) kaj (3) estas parencaj, sed tio ne estas klara. La kartvelaj lingvoj ne estas malkovreble parencaj al la aliaj du familioj.

Thumb
Etno-lingvaj grupoj en Kaŭkazo
Thumb
Nordkaŭkaza lingvaro

Ĉiuj lingvoj de la tri lingvofamilioj estas konsiderataj indiĝene kaŭkaziaj. Ilin unuigas kelkaj ecoj en la niveloj de fonologio (glotizitaj konsonantoj), gramatiko (ergativo, dudeko kiel bazo de numeraloj) kaj semantiko (similaj idiomoj).

Etnogeografia Distribuo (mln)
Lingvogrupo SU Eŭropo Azio Afriko Ameriko Oceanio Mondo
Abĥaz-adigea 0.65 - 0.23 - - - 0.88
Kartvela 3.80 - 0.15 - - - 3.95
Naĥ-dagestana 2.63 - 0.01 - - - 2.64
Entute 7.08 - 0.39 - - - 7.47

SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads