Kabah

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kabah
Remove ads

Kabah (ankaŭ Kabaah, Kabáh, KahbahKaba) estas majaa ruino en la meksika ŝtato Jukatanio, Mezameriko).

Rapidaj faktoj loĝlokoj de Meksiko, arkeologia loko [+], Lando ...

Ĝi troviĝas sude de la urbo Uxmal kaj estas ligita al ĝi per 18 km longa kaj 5 metrojn larĝa paŝvojo (majaa rapidvojo), kiu je la komenco kaj fino havas grandan triumfarkon.

En la urbo troviĝas la 45 metrojn longa palaco de la maskoj, kies muroj estas ornamitaj de 260 Chaac-maskoj. Multaj aliaj temploj kaj palacoj (parte ankoraŭ neesploritaj) troviĝas en la antikva urbo.

Majaoj ekloĝis en la regiono dum la 3-a jarcento a.K., sed la plejmultaj nun videblaj konstruaĵoj estas el la 3-a ĝis la 7-a jarcento. Kabah estas post Uxmal la dua plejgranda majaurbo en postklasika Puuc-stilo. Ĝi estis jam forlasita, kiam alvenis la hispanoj.

La signifo de la nomo Kabah estas "fortika mano".

Remove ads

Fotogalerio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads