Kalfatrado

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kalfatrado
Remove ads

Kalfatr(ad)o estas tekniko dum kiu oni fermas la fendojn inter la tabuloj de ŝelo aŭ korpo de ŝipo (ĉefe ĉe la kareno) aŭ ferdeko per stupo (disfadenigita ŝnuro) el natura fibro (plejofte kanabo) kaj peĉogudro.

Thumb
Tradicia kalfatrado
Thumb
Kalfatriloj kun martelo kaj stupo

Por enigi la fibrojn en la fendoj oni uzas (lignan) martelon kaj feran ĉizilon (kalfatrilon). La ĉizilo estas ekstreme malakra, aŭ eĉ havas rondan kanelon, por eviti ke la fibroj estas de detranĉataj dum la laboro. Post kiam la stupo estas metita en la fendo ĝi estas kovrita per peĉo kiu estas fluidigita per varmigo.

La akvorezista ŝtopfermo estas bazita sur la eco de naturaj fibroj kiuj ŝvelas kiam ili absorbas likvon. Pro tio eventuala liko estas fermata per la akvo kiu tralikiĝas.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads