Kapro

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kapro
Remove ads

Kapro estas genro de herbomanĝantaj mamuloj kaj remaĉuloj, el familio bovedoj kaj subfamilio kaprenoj. Kaproj estas bredataj ekde antaŭ longe, ĉefe pro sia viando, sia felo kaj sia lakto. La plej ofte bredata kapro estas la hejma kapro (Capra aegagrus hircus).

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Kapro estas malgranda besto, kun sabroformaj aŭ ŝraŭbe turnitaj kornoj, lertega, ĉefe pri saltado. Ĝi troviĝas en ĉiuj regionoj de la mondo, ĉefe en monto.

Kaproj povas troviĝi en sovaĝeco, sed plej ofte, ili estas bredataj. Ilia bredado estas malnova (almenaŭ ekde la 8-a jarcento a.K..) Malgrandegaj kaproj estas ankaŭ bredataj kiel dombestoj.

Iuj rasoj estas bredataj ĉefe pro siaj haroj : ekzemple, la angura kapro, devena de Turkio, kies la hararo faras lanon. Ankaŭ tiel estas pri la kapro de la Kaŝmiro.

La ĉefaj landoj je grandeco de sia kapraro estas la sekvantaj (je nombro de besto) :

Pliaj informoj Mondparto, Kapraro ...
Remove ads

Specioj kaj subspecioj

ThumbCapra aegagrusnatura kapro
ThumbCapra aegagrus hircushejma kapro
ThumbCapra aegagrus creticuskri-kri (Kreta kapro, Kreta ibekso)
ThumbCapra caucasiaOkcidenta kaŭkazia kapro
ThumbCapra cylindricornisOrienta kaŭkazia kapro
Capra hircus LanigerKaŝmirkapro
ThumbCapra falconerimarkoro
Capra falconeri heptneriBukara markoro
Capra falconeri chialtanensisĈialta markoro
Capra falconeri megacerosanglalingve: straight-horned markhor
Capra falconeri jerdonianglalingve: Suleman markhor
ThumbCapra ibexIbekso
Capra ibex ibex
ThumbCapra ibex nubianaSiria ibekso, ankaŭ Capra nubiana
Capra ibex sibiricaSiberia ibekso, ankaŭ Capra sibirica
Capra pyrenaicaHispana ibekso
Capra pyrenaica victoriaeGredos ibekso
Capra pyrenaica hispanicaBeceite ibekso
Capra pyrenaica pyrenaicaPirenea ibekso
Capra pyrenaica lusitanicaPortugala ibekso
Capra walieetiopia kapro
Remove ads

Vidu ankaŭ

Figura senco

Propeka kapro estas sola ulo kontraŭ kiu grupo plendas por fari el li/ŝi la nuran kialon de problemoj kaj rifuzi vidi la verajn kaŭzojn de ĉi tiuj.

Proverboj

Ekzistas pluraj (7) proverboj pri kapro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Melki kaproviron. 
  • Citaĵo
     Obstina kiel kapro. 
  • Citaĵo
     Sur arbon kliniĝintan saltas la kaproj. 

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads