Capua

komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia

Capua
Remove ads

Capua [kapŭa] (eble esperantigebla kiel KapŭoKapuo) estas komunumo de Italio en Kampanio, kun preskaŭ 20mil loĝantoj. Samnoma urbo jam ekzistis antikve, lokata tamen kelkajn kilometrojn sud-oriente, tie kie nuntempe estas la urbo Santa Maria Capua Vetere.

Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Remove ads

Historio

La antikva Kapŭo

Pluraj antikvaj verkistoj priskribas la antikvan Kapŭon kiel etruskan urbon ĝis la konkero far de la Samnitoj (ĉ. 425 a.K.)[1]

Estas tamen signoj ke la unuaj loĝantoj estis Oskoj. Ili fondis la urbon aŭ eble aron de vilaĝoj ĉirkaŭ la 9-a jarcento a.K. La Etruskoj alvenis poste, venkis la Oskojn kaj renoviĝis aŭ refondis la urbon; la loĝantoj restis plejparte oskaj, kvankam sub etruska regado.

En la 4-a jarcento a.K. Capua donis sin al Romio, pro timo de Samnitoj. Sub Romo, ĝi havis sufiĉe da libero ĝis la alveno de Hanibalo, kiam Capua helpis la Kartaganojn kaj eĉ gastigis Hanibalon mem (213-211 a.K.).

Spartako loĝis en Kapŭo kiam li fuĝis kun aliaj sklavoj kaj komencis civilan militon (74 a.K.)

Kelkajn jardekoj post la disfalo de la Romia Okcidenta Imperio (476), la urbon kaptis la Romia Orienta Imperio (en 553). Tia regado daŭris tamen malpli ol 20 jarojn: ĉirkaŭ en 570 Capua estis konkerita de la Lombardoj kaj iĝis parto de la Duklando de Benevento.

La fino de la antikva Kapŭo okazis pro civila milito inter du lombardaj militestroj, kiuj ambaŭ deklaris sin dukoj. Nordafrikanoj berberaj kaj arabaj, alvokataj de unu el la du militestroj, detruis la urbon en 841. La urbanoj fuĝis kaj post kelkaj jaroj fundis novan urbon ĉe la rivero Volturno.

La nova Kapŭo

Ĉe la rivero Volturno jam ekzistis urbeton nomatan Casilinum, kiu estis la riverhaveno de la antikva Kapŭo. Post la fino de la Romia Imperio la urbeto estis forlasita kaj verŝajne restis nur ruinoj. Tie la fuĝintoj de la malnova urbo trovis rifuĝon kaj post malmultaj jaroj, en 856, kreis novan urbon kun la sama nomo de la unua, t.e. Capua.

En 900 Atenulfo, malgrava lombarda nobelo, grafo de Kapŭo, ŝanĝis sian titolon al princo: tiam ekis la princlando de Kapŭo, kiu restis lombarda ĝis 1059, kiam Kapŭo estis konkerita de la normanda Rikardo Drengot, grafo de Aversa, post longa sieĝo. La princlando plu daŭris sub normanda princo ĝis 1155, kiam ĝi iĝis parto de la reĝlando de Sicilio (ankaŭ normanda). Post tiu jaro, la historio de Capua sekvis tiun de Napolo, en la reĝlandoj de Sicilio, de Napolo, de la du Sicilioj kaj fine en Italio (ekde 1860).

Remove ads

Vidindaĵoj

Pri la antikva Capua, vidu Santa Maria Capua Vetere.

Thumb
La Kastelo de la Ŝtonoj

En la nuntempa Capua estas ankaŭ kelkaj antikvaj ruinoj de la romia urbeto Casilinum, ĉefe ruinoj de la ponto kaj de la pordego.

La Katedralo estis fondita antaŭ la 10-a jarcento sed ĝi estis plurfoje rearanĝita kaj eĉ rekonstruita.[2]

La Kastelo de la Ŝtonoj (Castello delle PietreCastrum Lapidum) estis fondita de la Normandoj en la 11-a jarcento kaj pligrandigita de la Aragonanoj en la 14-a jarcento, kiam ili mastrumis la reĝlandon de Sicilio.[3]

La Kampana Muzeo (Museo Campano), fondita en 1869, enhavas ĉefe antikvaĵojn, inter kiuj estas fama kolekto de statuetoj de Mater Matuta, deino de la mateno kaj protektantino de naskiĝoj homaj kaj aĵaj.[4]

Remove ads

Notoj, referencoj kaj eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads