Karnak
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Karnak (arabe الكرنك, al-Karnak - "fortikita vilaĝo") estas loĝloko en Supra Egiptio, ĉe la orienta bordo de la rivero Nilo, proksimume 2,5 kilometrojn norde de la urbo Luksoro. La loko Karnak aparte famas pro la plej granda konservita templaro de antikva Egiptio. La loĝloko ricevis sian nomon pro la altaj muroj, kiuj imprese ĉirkaŭas la templon[1]. La tri templaj kompleksoj de Karnak ampleksas la nordan parton de la antikva urbo Tebo.
Remove ads
Templaj kompleksoj de Karnak

La templaro konsistas el tri distriktoj ĉirkaŭitaj per muroj - la distrikto de la dio Amon-Reo, la distrikto de la falkokapa dio Montuo kaj la distrikto de la diino Muto. Krom tiuj tri grandaj templaj areoj ankoraŭ ekzistas templo de la dio Atono, kiun la faraono Aĥnatono konstruigis en la sesa jaro de sia regado en Karnak.
Remove ads
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



