Kasko
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Kasko estas metala aŭ leda kapŝirmilo por soldatoj, ministoj, konstrulaboristoj, motorciklantoj kaj aliaj kontraŭ mekanikaj efikoj. Ĝis la novepoko ĝi uzatis nur ĉe la soldatoj.
En Aŭstralio estas leĝo, ke ĉiuj biciklantoj devas porti kaskon. Sed tia regulo ne ekzistas en multaj aliaj landoj.
La kaskoj pretiĝis origine el ledo, kupro, bronzo, fero aŭ ŝtalo, sed ankaŭ el forigitaj teksaĵoj aŭ eĉ oro. Hodiaŭ la kaskoj produktiĝas el rezistokapabla plastomaterialo, ekz. kevlaro.
Oni dividas la kaskojn laŭ uzo
- Armeo: ŝtalkasko
- fajrobrigado: fajrobrigada kasko
- konstruo, laboro: laborkasko
- trafiko: motorcikla kasko
- sporto: skikasko
- forsto kaj agrikulturo: forstista kasko
- biciklado: biciklista kasko
Remove ads
Galerio
- Kasko de Sveda Reĝa Gvardia soldato
- Mezepoka kasko el forĝita ŝtalo (per ruĝa-verda okulvitroj videbla tridimensie)
- Korinta kasko
- Kasko de romia centestro
- Nederlanda armea kasko (1940)
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads