Aconitum napellus
specio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La blua akonito (Aconitum napellus) aŭ blua kaskofloro estas plantospecio de la genro Akonito (Aconitum) en la familio de la Ranunkolacoj (Ranunculaceae). Plia esperanto-nomo estas laŭ la scienca nomo napela akonito.
La blua kaskofloro estas tradicia ornama kaj medicina planto. Ĉiuj partoj estas forte venenaj. Jam du gramoj de la radiko estas mortiga.[1]


Remove ads
Historia uzado
Blua akonito estis ofte uzata veneno por murdi aŭ por venenigi sagopintojn.[2]
Utiligado kiel ornamplanto
Venenigaj simptomoj
Uzado kiel medicina planto
La planto donas medicinan efikon en du formoj:
- Tubera Radix Aconiti aŭ Aconiti tuber, aŭ bulbidoj: La bulboj estas malhelgrize brunaj ĝis nigre brunaj, la surfaco estas malfajna kaj ilia grandeco estas 5 ĝis 10 cm longa kaj pli ol 2 cm dika. Ĝia gusto estas dolĉeca, poste gratiga kaj poste vomige akra.
- Herba Aconiti aŭ akonita herbo. La drogo estas nur stokebla dum unu jaro.
La ĉefaj efikantoj estas:
- Alkaloidoj: Akonitino, Pkroakonitino, Mesakonitino, Hipakonitino.
- Alkaminoj: Akonino, Napelino, Neopelino, Neolino.
Pliaj efikantoj estas:
- racino, inosito, manito, efedrino, sparteino.
Terapeŭta apliko

Resumo el la monografio de komisio pri Fitoterapio[3]:
Riskoj de Aconitum napellus: pro la malalta terapeŭta indekso, do la malgranda diferenco inter la dezirata terapeŭta kaj la maldezirata veneniga efiko, vivdanĝeraj riskoj ne eviteblas, nome: parestezioj, vomado, vertigo, muskolaj kramfoj, hipotermio, bradikardio, perturbo de la kora ritmo kaj centra spirlamigado. Pro tiaj efikoj hodiaŭ la planto ne plu estas uzata en medicino.[4]
Nur en la homeopatio la planto estas ankoraŭ uzata terapeŭte kontraŭ inflamoj kaj nervaj malsanoj.[5]
En la tradicia ĉina medicino oni faras el diversaj akonito-specioj, precipe el Aconitum carmichaelii, preparaĵojn kontraŭ malvarmumo, reŭmatismo, nervaj doloroj, edemoj kaj disenterio.[6]
Remove ads
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads