Kavadarci

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kavadarci
Remove ads

Kavadarci (makedone Кавадарци) estas urbo situanta en la centra parto de Norda Makedonio, en la regiono Vardar. Ĝi estas la administra centro de la Opština Kavadarci. En 2002, estis 29 188 loĝantoj.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Loko, priskribo

La urbo situas ĉe ambaŭ bordoj de la rivero Luda Mara en alteco de 250 - 300 metroj.La areo de la urbo estas ĉirkaŭ 15,1 km².

La urbo situas ĉe la krucvojo de regionaj vojoj R1107 kaj R1103. Ĝi situas ĉirkaŭ 105 km sude de Skopjo, ĉirkaŭ 50 km oriente de Prilep, ĉirkaŭ 50 km sude de Veles.

Loĝantaro

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 29 188 loĝantoj.

El la totala nombro, 28 354 Makedonoj (97,14 %), 368 Ciganoj (1,26  %), 151 Turkoj (0,52  %) kaj la ceteraj.

Religio: 28.210 ortodoksa (96,65 %), 776 Islamanoj (2,66 %) kaj la ceteraj. Estas tri preĝejoj, du kapeloj kaj unu moskeo en la urbo. Ekzistas ankaŭ kelkaj arkeologiaj lokoj.

La urbo havas 5 bazlernejojn, 3 mezlernejojn kaj ankaŭ du fakultatojn de supera edukado.

Ekonomio

Kavadarci estas industria-agrara urbo. Aldone al vinkultivado kaj tabakproduktado, ekzistas la produktado de konstrumaterialoj, la ŝtalindustrio, la metalurgia fabriko kaj ankaŭ la produktado de partoj por la aŭtindustrio.

Remove ads

Referenco

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Кавадарци makedone.

Statistikoj: https://www.stat.gov.mk/publikacii/knigaX.pdf

Pluaj fotoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads