Kiasmo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Ĥiasmo aŭ kiasmo estas en retoriko kaj parolfiguro kaj stilfiguro bazita sur ripeto kun partikulara strukturo. Temas pri paralelismo kun kruciĝo: tio estas, la ripeto de sintaksa strukturo kun la partikulareco, ke la ripetataj elementoj (simbole A kaj B) aperas unue laŭ unu ordo (AB), kaj sekve en la mala ordo (BA). Tiel, en la komenco de la hispanlingva poemo de Manuel Machado Verano,
Frutales
cargados,
dorados
trigales
aperas kiasmo, ĉar unue estas la vortordo substantivo + adjektivo (A+B) kaj poste, male, adjektivo + substantivo (B+A). Krome la rimo estas same kiasma.
Kiam okazas ripeto ne nur de la sintaksa strukturo, sed ankaŭ de la vortoj mem, tio estas speco de kontraŭknalo, kiel en la frazo «Nek anas ĉiuj, kiuj estas, nek estas ĉiuj, kiuj anas».
Remove ads
Deveno
La nomo de la figuro devenas de la greka lingvo, nome χιασμóς, 'kruciĝo' (reference al la formo de la greka litero χ, ĥi).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Quiasmo Arkivigite je 2017-03-02 per la retarkivo Wayback Machine Elke Reinhardt-Becker: Invito al literaturaj studoj, Universitato Duisburg-Essen.
- Retorikaj figuroj de Robert Harris, en angla, pri kiasmo kaj aliaj retorikaj figuroj.
- Mardy Grothe pri kiasmo.
- Kiasmaj tekstoj de José Luis Ramírez González en revuo Scripta Vetera, Universitato de Barcelono, ISSN 1578-0015
- Kiasmo[rompita ligilo] en Manual de Retórica y recursos estilísticos, de Ángel Romera.
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads