Kitty Hawk (Norda Karolino)

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kitty Hawk (Norda Karolino)
Remove ads

Kitty Hawk estas urbeto en la kantono Dare en la ŝtato Norda Karolino de Usono. Laŭ takso de la usona censa oficejo de 2010 ĝi havis 3 272 loĝantojn.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Rapidaj faktoj Bazaj informoj ...

Apud la urbeto en decembro 1903 sukcesis la unua mallonga aviadila flugo, en la aviadilo Flyer 1 fare de la fratoj Wright.

Remove ads

Geografio

Kitty Hawk estas marborda urbeto sur la insulo Bodie Island, parto de la Outer Banks, 160 kilometrojn longa zono de insuloj oriente antaŭ la kontinenta marbordo de Norda Karolino. La insula zono funkcias preskaŭ kvazaŭ duoninsulo, kiu pli-malpli dividas lagunon de nomo Albemarle Sound okcidente de la Atlantika Oceano oriente.

Thumb
Unua sukcesa flugo de la aviadilo Flyer 1 fare de la fratoj Wright en Kitty Hawk
Remove ads

Historio

La loĝloko fondiĝis komence de la 17-a jarcento. Komence ĝi havis la nomon Chickahawk.

La fratoj Wright elektis la lokon Kitty Hawk por siaj aviadilaj eksperimentoj pro la forta kaj regula vento, kiu subtenis la flugan eksperimentadon de la jaroj 1901 ĝis 1903. La 14-an de decembro 1903 sukcesis la unua tre mallonga flugo.

Thumb
memorejo pri la fratoj Wright en Kitty Hawk

La 17-an de decembro sukcesis kvar pli altaj flugetoj per motora forto de la aviadilo Flyer 1, tial tiu tago notiĝis en la homa historio kilel la tago de unua motora aviadila flugo. Rande de la tiama eksperimentejo stariĝis monumento, kaj multaj memortabuloj de la flugejo informas pri la pioniroj.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads