Klorofilo
kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Klorofilo aŭ Ĥlorofilo estas la ĉefa pigmento de la fotosintezantaj plantoj. Ĝi konsistas precipe el klorofilo-a, etparte el klorofilo-b (en la 2-a fotosistemo) dum ekzistas ankaŭ aliajn tipojn: klorofilo-c, klorofilo-d kaj klorofilo-f.

La nomo "klorofilo" originas de la malnova greka lingvo kaj signifas laŭvorte "verdan folion". Estas la kunaĵo de du vortoj: "ĥloros" (χλωρός), t.e. "hela verdo", kaj "phyllon" (φύλλον), t.e. "folio".
La baza konsistaĵo de la molekulo estas la pirolringoj, el kiuj 4 formas porfirinan strukturon, kiun interligas magnezia atomo (tiel parencas al hemoglobino, ĉe kiu anstataŭ Mg interligas feratomo.) Tiu estas la hidrofila parto de la klorofila molekulo, al kiu ligiĝas la fitol-alkoholo (tiu ĉi estas la hidrofoba parto). Ĝi bone solviĝas en alkoholo, acetono, etero, benzolo. La solvaĵon de la klorofilo karakterizas fluoreskado je viola radiado.
La sorba maksimumo de klorofilo-a troviĝas ĉe 430, 663 nm, la fluoreska maksimumo ĉe 668 kaj 723. La sorba maksimumo de klorofilo-b troviĝas ĉe 455, 644 nm, la fluoreska maksimumo ĉe 649.

klorofilo-a: verda kurbo,
klorofilo-b: ruĝa kurbo.
Ĉe brunalgoj kaj silikataj algoj (Bacillariophycae) troviĝas eĉ klorofilo-c.
Ilin malkombinas la klorofilazoj (enzimoj), sed ili (kaj la akompanaj pigmentoj) estas eltireblaj el verda folio per aceton-eter-miksaĵo. Ilia E-numero estas E140.[1]
Remove ads
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads