Konakrio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Konakrio (oficiala formo Conakry, malnova formo Konakry) estas ĉefurbo de Gvineo (iama franca Gvineo).


Laŭ la stato de 2014 en la urbo vivis 1 667 864 loĝantoj sur areo de 450 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 706 loĝantoj/km², tiel ĝi estas la plej granda urbo de la lando.
Remove ads
Geografio
La urbo Konakrio situas en Okcidenta Gvineo sur duoninsulo en Atlantiko.
La jara averaĝa temperaturo estas 26,3 °C, la jara precipitaĵo sumas 3800 l/m². La seka sezono daŭras de novembro ĝis majo.
Geografiaj elementoj
Historio
Konakrio estis komence fiŝista vilaĝo, kiun okupis en 1887 Francio kaj evoluigis ĝin al urbo.
Konakrio estas ekde 1890 ĉefurbo de franca Gvineo, hodiaŭ Respubliko Gvineo.
Ekonomio

Konakrio estas ekonomia centro de la lando kun produktado de nutraĵoj kaj veturiloj.
La urbo disponas pri grava haveno ĉe Atlantiko, tra kiu oni eksportas i.a. bananojn kaj aluminion.
La urbo havas universitaton ekde 1963.
Klimato
En Konakrio tropika klimato regas. Jare pluvas po 3784 mm. Inter decembro-marto apenaŭ pluvas. La temperaturo varias inter 20-33 °C.
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads