neoficiala librejo nacia de Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kongresa Biblioteko (angle Library of Congress) estas la neoficiala nacia biblioteko de Usono. Havante pli ol 128 milionojn da eroj ĝi estas la dua plej granda bibliodeko de la mondo, superata sole de la Brita Biblioteko. Ĝiaj kolektoj enhavas pli ol 28 milionojn da katalogitaj libroj kaj aliaj presaĵoj en 470 lingvoj, pli ol 50 milionojn da manuskriptoj, la kolekton plej grandan de libroj raraj en Nordameriko, inkluzivantan la biblion de Gutenberg, kaj la kolekton plej grandan en la mondo de materialoj leĝaj, filmoj, kartoj kaj surbendigaĵoj sonaj.
La Kongresa Biblioteko estis fondita la 24-an de aprilo 1800, per akto de kongreso subskribita de Prezidanto John Adams. La biblioteka origine lokiĝis en la Usona Kapitolo ĝis aŭgusto 1814, kiam britaj soldatoj invadantaj ekbruligis la Kapitolon, detruante la enhavojn de la malgranda biblioteko.
Por anstataŭigi la detruitan bibliotekon, eksprezidanto Thomas Jefferson donacis sian propran libraron. Jefferson estis dum 50 jaroj kolektinta librojn, kaj lian aron oni konsideris kiel unu de la plej fajnaj en Usono. Jefferson esperis uzi la monon, kiun li gajnontis per vendi la librojn, por elpagi siajn ŝuldojn egajn. Li opiniis ke la kongreso ne aĉetos la librojn, ĉar ili estis pri multaj temoj (filozofio, scienco, literaturo, k.t.p.), kiujn oni ne konsideris parto de biblioteko leĝdona. Januaron 1815, Kongreso akceptis la oferton de Jefferson, pagante al li $23.950. La ideo de Jefferson estis, ke ĉiuj temoj gravas al la Usona Kongreso.
La estro de la Kongresa Biblioteko nomiĝas la Kongresa Bibliotekisto. La listo de eksaj Kongresaj Bibliotekistoj enhavas plurajn konatajn homojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.