Koniaków

From Wikipedia, the free encyclopedia

Koniakówmap
Remove ads

Koniaków (ĉeĥe: Koňákov, dialekte Kónioków) estas vilaĝo en suda Pollando en Silezia provinco en distrikto Cieszyn en komunumo Istebna situanta sur ĉeĥa-pola-slovaka dislimejo. Ĝi troviĝas en teritorio de Teŝina Silezio en Sileziaj Beskidoj kaj komune kun Istebna kaj Jaworzynka ĝi kreas la tn. Beskidan trivilaĝon (identa kun komunumo Istebna). Vivas ĉi tie 3 643 loĝantoj.

Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en pola parto de Teŝinio. Eble vi serĉas: Koňákov – urba parto de Český Těšín.
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Remove ads

Historio

Koniaków apartenas al plej malfrue fonditaj vilaĝoj en Teŝinio. Ses unuaj paŝtistaj dometoj estis konstruitaj en la jaro 1712, pluaj naŭ poste ĝis la jaro 1719. Antaŭaj provoj de loĝantoj de Istebna disvastigi tiun ĉi regionon estis vanigitaj fare de teŝina superularo, la ĉi tieaj arbaroj nome kreis naturan limon kun Hungara reĝlando sude (hodiaŭa Slovakio) kaj pola-litova imperio okcidente (hodiaŭa distrikto Żywiec).

La memstara municipo Koniaków estiĝis en la jaro 1816, la nomon onidire donis al ĝi dometistoj el Koňákov – la hodiaŭa urba parto de Český Těšín. En la jaro 1920 ĝi estis alligita al Pollando pro decido de Konferenco de grandambasadoroj.

Remove ads

Geografio

Temas pri plej alte situanta vilaĝo en Sileziaj Beskidoj. Ĝi etendiĝas en alteco 760 m super maro sur deklivoj de kupoleca senarbara monteto Ochodzitá (895 m), kiu estas ŝatata belvedero al Sileziaj, Oraviaj, Kisucaj kaj Moraviasileziaj Beskidoj. Sur Ochodzitá troviĝas disaŭdiga kaj televida elsendigilo kaj ankaŭ skihaŭlilo.

Tra la municipo kondukas unu el la ĉefaj disakvejoj: la nordorienta parto de la vilaĝo apartenas al ĉemarejo de Balta Maro (rojo Raztoka estas alfluanto de rivero Olše, tiu poste en Odron; rojo Hluboký potok estas alfluanto de Soła, kiu enfluiĝas ĝis Vistulo), dume sudokcidenta al ĉemarejo de Nigra Maro (ĉi tie fontanta rivero Čadečka apartenas al disakvejo de Váh).

Remove ads

Kulturo

Koniaków famas pro puntista tradicio. Koniakówan punton popularigis agado de Maria Gwarek (1896–1962), fondintino de Folklora ensemblo "Koniaków" (1932) kaj Puntista kooperativo (1947), kies produktoj venis en la manojn de fruntaj polaj partiuloj, krom aliaj papo Johano la 23-a aŭ la belga reĝino Elizabeto.

Naskiĝintoj

El Koniaków devenas Krystian Legierski (* 1978) – pola aktivisto por rajtoj de personoj GLAT.

Pluaj fotoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads