Konotacio
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Konotacio en PIV estas la valoro elvokiva, aluda, aldone al la denotacio. Sinonime oni povas trovi la terminon kromnocio[1] aŭ kromsenco.
Do, la termino konotacio, referencata ankaŭ kiel konotacia senco aŭ figura senco, estas asocio pli malpli subjektiva, kultura aŭ emocia ekster la rekta signifo de vorto, frazo, koncepto aŭ esprimo. Krom sia denotacio, nome la referenca, laŭvorta senco, ajna vorto kondukas al aliaj sencoj, virtualaj, konotaciaj, kiuj estas apenaŭ sugestitaj, elvokante aliajn ideojn pli malpli asociajn, ĉu abstraktaj, ĉu subjektivaj. Tiu senco de vortoj estas neregula senco, figura, cirkonstanca, porokaza, kiu plej ofte dependas de la kunteksto. Ekzemple, la Esperanta vorto "samideano" laŭvorte signifas tiu, kiu havas la samajn ideojn, tamen en Esperantujo ĝi plej ofte signifas esperantisto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.