Konsumo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Konsumo estas la iompostioma detruo, neniigo aŭ perdigo de iaj substancoj aŭ aĵoj. La kvanto de aĵoj malpligrandiĝas, ĝi estas uzata aŭ konsumata.

Temas pri uzo, sekve al kiu la uzo de la aĵo disponeblas ne plu, diversforme aŭ diverskvante. La aĵo fine ne plu ekzistas, sed sekvoprodukto, kiu estas pli valora, senvalora aŭ eĉ damaĝema. Konsumo signifas do neniigon de materio aŭ energio.
Tiu, kiu uzas la aĵon estas nomata uzanto aŭ konsumanto. Uzanto povas esti ankaŭ maŝino, ekzemple motoro.
Konsumismo povas referenci kaj al la akumulo, aĉeto aŭ konsumo de varoj kaj servoj konsiderataj neesencaj, kiaj la politika kaj ekonomia sistemoj kiu helpas la konkurencan akiron de riĉo kiel signo de statuso kaj prestiĝo ene de grupo.
Remove ads
Averaĝa jara konsumo
Ekzemploj de jara konsumo en Germanio por unu persono:
- akvo
- akvokonsumo: ĉirkaŭ 30 ĝis 45 m³ (ĉ. 130 litrojn tage)
- varmakvokonsumo: 10 ĝis 15 m³
- elektrokonsumo
- kun elektra kuirado kaj elektre hejtita banakvo: ĉirkaŭ 1800 kWh (2006)
- sen elektra kuirado, sed kun elektre hejtita banakvo: 500 ĝis 1000 kWh (2006)
- averaĝa elektrokonsumo por dupersona hejmo: 3030 kWh (2006)
- averaĝa elektrokonsumo por tripersona hejmo: 3880 kWh (2006)
- averaĝa elektrokonsumo por kvarpersona hejmo: 4430 kWh (2006)[1]
- entuta elektrokonsumo en Germanio, inkluzive industrio: 581 miliardoj da kWh (2002)[2]
- hejtado
- komuna hejtado: ĉirkaŭ 70 ĝis 140 kWh por ĉiu m² de loĝareo
- nafthejtado: ĉirkaŭ 18 ĝis 19 l por ĉiu m² loĝareo (1 litro da hejtnafto == 10 kWh)
- gashejtado: ĉirkaŭ 18 ĝis 20 m³ por ĉiu m² loĝareo (1 m³ gaso == 10 kWh)
- telefonkostoj: fiksa telefonkonekto ĉirkaŭ 480 € por ĉiu hejmo (40 € monate), inkluzive baza kosto
Remove ads
Konsumado kiel ekonomia termino
IKEV difinas konsumadon jene: "konsumado estas kontentigo de bezonoj akompanata de foruzo de aĵoj kaj servoj. En konsumado ĉiuj produktivaj faroj trovas finan celon. La parto kiun la konsumado povas akiri al si en la totala konsumado dependas ne nur de ĝiaj bezonoj, sed speciale de la kiomeco de liaj enspezoj." [3]
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads