Korno (anatomio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Korno estas unu- aŭ plurbranĉa, keratina aŭ osta elstaraĵo sur la frunto aŭ alia kapoparto de hufuloj, kiu ornamas ĉefe la masklajn bestojn kaj servas ankaŭ por defendado. Pri osta elteraĵo de cervedoj taŭgas pli bone nomigi ĝin ramuro.
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Korno |
Korneca korno (kavkorno, rinocera korno) havas ektoderman, osta korno (kornaro, haŭtostoj) mezoderman originon.
La ostan elkreskon (korneton) de la ĝirafo kovras hara haŭto.
Bova korno estas kerata, kiel kava elstaraĵo de kavkornuloj (kavkorno); ĝi kreskas pare kaj estas ne-disfalanta. La popolarto (en Mez-Eŭropo) uzis la kavkornon de bovoj por fari muzikilojn, aŭ aĵojn, kiujn oni preparas el ĝi, ekz. "ostaj" kombiloj.
Kerata substanco de epidermo, plej supra haŭttavolo de vertebruloj. La korniĝo signifas fizikan kaj kemian transformiĝon de la ĉeloj. En la ĉeloj akumuliĝas kornaĵoj, kaj la ĉelo ĉesas funkcii. La kornotavolo estas diversdika, kiun la bestoj periode aŭ daŭre ŝanĝas (mudo).
Ankaŭ iuj homoj havas kornojn[1][2].
Specialaj kornoestaĵoj de bestoj:
Remove ads
Uzoj
Korno estas kruda materialo, kiu venas de kornaroj, ungoj aŭ hufoj, kromproduktoj de brutaro. Korno estas uzata laŭ diversaj celoj: buŝopecoj de muzikinstrumentoj, bekoj de zahatoj (felsakoj de eŭskaj paŝtistoj), malnovaj fingringoj, pomeloj de ombreloj, framoj de okulvitroj, kombiloj, teniloj de tranĉiloj, butonoj, pipotuboj, branĉoj de komponigitaj pafarkojn, dentoj de sagoj, ingoj de vakstabuloj (skribtabuletoj de antikva tempo) ... kaj ankaŭ kiel meblaj inkrustaĵoj aŭ juveloj.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri kornoj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

„ Al porko Dio kornojn ne donas. ” 
„ Li ne frapis al si ankoraŭ la kornojn. ” 
„ Petro kornojn tenas, Paŭlo lakton prenas. ”
Bildogalerio
- Muzika instrumento
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
