ringo, kies multiplika semigrupo de nenulaj elementoj estas grupo. From Wikipedia, the free encyclopedia
Korpo estas unu el la algebraj strukturoj studataj en abstrakta algebro, speco de ringo. Ĝi estas aro de elementoj, sur kiu estas difinitaj la operacioj de adicio, subtraho, multipliko kaj divido, posedantaj kutimajn ecojn de nombro-operacioj, escepte de multiplikado, kiu ne nepre estas komuta. (Se multiplikado estas komuta, oni nomas la korpon kampo.)
Oni povas karakterizi la nocion korpo K per jenaj aksiomoj.
Se por ĉiuj a, b ∈ K, a · b = b · a (komuteco de multiplikado), la korpo K nomiĝas kampo.
Por eviti miskomprenon estas rekomendinde ne uzi la terminon por tiu ĉi relative malofte uzata nocio korpo (angle division ring, itale corpo, ruse тело, laŭvorte: korpo), kiu aperas precipe en la matematika fako abstrakta algebro, en la senco de la multe pli kutima kaj konata nocio kampo (= komuta korpo, angle field, itale campo, ruse поле, laŭvorte: kampo) vaste uzata en multegaj branĉoj de matematiko.
Ekzemploj de kampoj estas la kompleksaj nombroj, la reelaj nombroj aŭ la racionalaj nombroj.
Ekzemplo de nekomuta korpo estas la kvaternionoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.