Kotri Akvobaraĵo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kotri Akvobaraĵomap
Remove ads

La Kotri Akvobaraĵo (en urdua: کوٹری بیراج) estas akvobaraĵo sur la rivero Induso inter Ĝamŝoro kaj Hajderabado en la provinco Sindo de Pakistano. Ĝi estas 915 m longa kaj havigas aldonajn akvoliveradojn por Karaĉi. Tiu akvobaraĵo estis finkompletigita en 1955. La Kotri akvobaraĵo estas uzata por kontrolo de akvofluo en Induso, por irigacio kaj inundokontrolo.

Thumb
Kotri Akvobaraĵo.

Ĝi havas elflukapaciton de 24 800 kubaj metroj por sekundo. Ĝi estas pordo-kontrolita digotipa akvobaraĵo kun fermejo de navigado. La akvobaraĵo havas 44 platformojn, de po 18 metroj de larĝo. La maksimuma inundonivela alto de la Kotri akvobaraĵo estas 13.1 metroj. Ĝi nutras la kanalojn Fulleli, Pinyari, kaj Kalri Baghar.

25° 26′ 32″ N 68° 19′ 0″ O (mapo)

Remove ads

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads