Kramatorsk

urbo en Ukrainio From Wikipedia, the free encyclopedia

Kramatorsk
Remove ads

Kramatorsk (ukraine Краматорськ) estas grandurbo en Ukrainio, en la Donecka provinco.

Rapidaj faktoj Administrado, Ŝtato ...

Laŭ la stato de 2022 en la urbo Kramatorsk vivis 147 145 loĝantoj sur areo de 77,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 902 loĝantoj/km².

Remove ads

Bazaj informoj

Geografio

Kramatorsk situas en orienta parto de la Ukrainio kaj en norda parto de la donecka provinco. Kramatorsk kaj ĉirkaŭaj loĝlokoj troviĝas en valoj de la rivero Kazionnij Torec kaj ĝiaj alfluantoj. La montetoj estas distranĉitaj de ravinoj. Grundaj akvoj plejparte estas tre malaltaj. Ekzemple en urboparto Krasnogorka borado ĝis profundeco 40 m estas senrezulta. Tial ĉiusomere la akvoprovizado estas problemhava, akvo sufiĉas nur por ĉiutaga vivo, por tre necesa irigacio mankas. La potenculoj de la urbo senindulge monpunas personojn, kiuj uzas akvoduktan akvon por irigacio.

Remove ads

Klimato

Atmosfera precipitado estas nesufiĉa kaj neregula, de 250 ĝis 650 mm jare, meza 420 mm. Meza jara relativa humideco de aero 75%, en someraj tagmezoj povas sinki ĝis 30-35%. Plej humida estas la aero en decembro kaj januaro: 90-98%, foje 100%. Tial en vintro ofte okazas nebulo kaj glatiso. Meza nubozeco en vintro atingas 80%. Nebuloj reteniĝas en grandaj areoj eĉ ĉe vento je 15 m/sek. La plej varma monato estas julio (meza temperaturo 21,2 °C). La plej malvarma monato estas januaro (meza temperaturo −6,2 °C). Meza profundeco de trafrostiĝo de grunto estas 1,2 m.

Thumb
Konstruaĵo en Kramatorsk

Historio

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko, kuprepoko kaj bronzepoko. En la 18-a jarcento milita tendaro de kozakoj estis tie. Baldaŭe diversaj setlejoj formiĝis kun preĝejoj. En 1868 stacidomo Kramatorsk ekfunkciis. En 1896 diversaj industriaj fabrikoj produktis, baldaŭe ankaŭ lernejoj kaj hospitalo funkciis. En 1918 la germanoj okupis la vilaĝon, sed poste la Ruĝa Armeo reokupis ĝin. En 1958 la loko ricevis statuson urbo. Kramatorsk estis grava industria urbo de Sovetunio. En 1941 la nazioj okupis ankaŭ tiun urbon. En 1985 granda inundo okazis.

En 2014 jaro, Kramatorsk dum tri monatoj estis sub kontrolo de la memdeklarita Donecka Popola Republiko. La 5-an de julio de 2014 jaro, ukrainaj armitaj fortoj liberigis la urbon.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads