Kropivnickij
urbo en Ukrainio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Kropivnickij (ukraine Кропивницький) estas urbo en Ukrainio, ĉefurbo de Kirovohrada provinco.
Laŭ la stato de 2022 en la urbo Kropivnickij vivis 219 676 loĝantoj sur areo de 103 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 133 loĝantoj/km².
Remove ads
Nomo de urbo
- Ekde la fondo en 1754 ĝis 1924 la urbo nomiĝis Elisavetgrad (Елизаветград) laŭ Sankta Elizabeto, patronino de la rusa imperiestrino Elizaveta, inter 1918 kaj 1920, en la Ukraina Popola Respubliko, nur Лизавет (Lizabet).
- Inter 1924 kaj 1934 Zinovjevsk (Зінов'євськ) laŭ revoluciulo Grigorij Zinovjev.
- Inter 1934 kaj 1939 Kirovo (Кірово) laŭ Sergej Kirov.
- Inter 1940 kaj 2016 ĝi nomiĝis Kirovohrad (Кіровоград).
- En 2016 ĝi estis ree renomita kadre de kampanjo de Senkomunismigo en Ukrainio kaj ricevis nunan nomon Kropivnickij laŭ grava ukraina verkisto kaj dramaturgo Marko Kropivnickij.
Remove ads
Geografio
Kropivnickijo etendiĝas en centra parto de la lando laŭ malgranda rivero.
Historio
Fortikaĵo estis konstruita en 1754 fare de la ordo de imperiestrino Elizaveta Petrovna, baldaŭ ankaŭ la urbo estis preta, kiu estis grava komercocentro. En tiu urbo komenciĝis la teatra vivo de Ukrainio en 1882. En 1881 kaj en 1905 pogromoj okazis kontraŭ judoj. Inter 1924-1934 la urbo prenis novan nomon Zinovijevsk (pri Grigorij Zinovjev). Dum la Dua mondmilito la urbo estis okupita de nazioj.
Vidindaĵoj



- arta muzeo
- juĝejo
- afganistana monumento
- monumento pri la 2-a mondmilito
- Fortikaĵo de Sankta Elizabeto
Famuloj
- Grigorij Zinovjev, sovetia komunista politikisto tie naskiĝis
- Arsenij Tarkovskij, rusa poeto
- Volodimir Vinniĉenko
- Vladimir Gelfand
- Olga Taratuta
Ĝemelurboj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads