Kurilaj insuloj

insularo en nordorienta Azio, regata de Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia

Kurilaj insuloj
Remove ads

Kurilaj insuloj (Kuriloj; japane: Ĉiŝima) estas aro de aziaj insuloj en limo de la Oĥotska Maro. Ili apartenas al Rusio.

Thumb
Rapidaj faktoj insularo • pridisputata teritorio, Partoj Grandaj Kuriloj • Malgrandaj Kuriloj • Sudaj Kuriloj vd ...
Thumb
Mapo de Kurilaj insuloj

La sola industrio en la insuloj estas fiŝkaptado.

Japanio pretendas ekposedi la plej sudajn kvar insulojn el la insularo: Ŝikotano, Iturupo, Kunaŝiro kaj grupo de insuletoj Habomai.

La 8-an de aŭgusto 1945 Sovetio deklaris militon al Japanio kaj okupis tutan Saĥalenon kaj la Kurilojn. En la Traktato de San-Francisko (1952) Japanio rezignis la suverenecon pri Saĥaleno kaj granda parto de la Kuriloj.

Problemo de sudaj Kuriloj ("Nordaj Teritorioj", kiel ili estas nomataj en Japanio) restas la plej granda problemo en rilatoj inter Rusio kaj Japanio. La Malgranda Kurila Kresto aŭ Malgrandaj Kuriloj (ruse Малая Курильская гряда, Malaja Kurilskaja grjada, signifante "Malgranda Kurila Ĉeno"; japane しょうクリルれっとう aŭ 小千島列島) estas grupo de ses insuloj kaj kelkaj rokaj insuloj en la Pacifiko, konsistanta el la ĉefinsulo Ŝikotano kaj la subarkipelago Habomai, kaj administre formantaj la sudan parton de la rusaj administritaj Kuriloj-grupo. Ili estas administre parto de la Saĥalena provinco kaj ene de ĝi estas parto de la distrikto Juĵno-Kurilskij, de kiu nur Kunaŝir ne apartenas al la ĉeno.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Regiona mapo


Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads