Kursoro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Kursoro – angle cursor [ˈkɜːɹsəɹ], de la latina vorto cursor [ˈkursor], „kuranto“) en komputila programo markigas la aktualan lokon en la ekrano, en kiu en tekstoredaktilo aŭ tekstprilaborilo aperas karaktro tajpata per la komputila klavaro, aŭ en kiu en grafika programo efektiviĝos grafika ago. En tekstprilaborilo la kursoro kutime estas vertikala streko, malpli ofte substreko aŭ bloketo. En aliaj programoj ofte temas pri "muskursoro" — simbola sago, mano, aŭ alia montrilo, movata en la ekrano per komputila muso aŭ alia komputila montrilo.
Remove ads
Tajpkursoro
Tajpkursoro estas kutime vertikala, blinkanta linio situanta kie la sekva tajpita karaktero aperos:

Aliaj formoj ankaŭ okazas: substreko aŭ bloko antaŭ la sekva karaktero:
![]() |
![]() |
Muskursoro
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
Surmovu la muskursoron super la teksto, kaj vidu kial la montrilo ŝanĝiĝas. |
Notoj
Laŭ la Reta Vortaro, prefere diru montrilo aŭ indikilo.
Fontindiko
- Kursoro en la Komputada Leksikono
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads