Kvadrato (geometrio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kvadrato (aŭ regula kvarlatero) estas geometria dudimensia figuro kun 4 egalaj lateroj kaj 4 egalaj anguloj. Ĝi estas speciala kvarlatero, kaj estas samtempe rektangulo kaj rombo.
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri geometria termino kaj dudimensia objekto. Por algebra termino kaj nombro rigardu la paĝon Kvadrato (algebro). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Kvadrato. |

Kvadrato estas samtempe 2-hiperkubo (aŭ alivorte 2-dimensia hiperkubo) kaj 2-kruco-hiperpluredro (aŭ alivorte 2-dimensia kruco-hiperpluredro).
Kvadrato havas jenajn ecojn:
- la kvar lateroj havas la saman longon
- la kvar internaj anguloj egalas: ili ĉiuj estas 90°
- ĝi havas kvar simetriaksojn: la du mezortantoj kaj la du diagonaloj
- la du diagonaloj havas la saman longecon, duonigas unu la alian kaj ortas unu al la alia
- la sekcipunkto de la diagonaloj estas la centro de la ĉirkaŭcirklo kaj de la encirklo de la kvadrato: La kvadrato do estas kaj kordokvarlatero kaj tangentokvarlatero.
Formuloj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.