verso konsistanta el kvin jambaj piedoj From Wikipedia, the free encyclopedia
En metriko de Eŭropa poezio, la kvinjambo[1] estas metro konsistanta el po kvin jamboj en ĉiu verso, kelkfoje kun kroma senakcenta silabo ĉe la versfino.
Laŭ la kvinjambo, ĉiu verso konsistas el kvin jamboj (◡—):
Kelkfoje, eblas kroma fina mallonga silabo, tiel igante la lastan piedon anapesto. Tio okazas ofte en Esperanta kaj anglalingva poezio. Se la kroma silabo ĉeestas, la verso nomiĝas ina; se ne, vira.
Ankaŭ, la jamboj estas malofte anstataŭigita per aliaj dusilabaj piedoj (trokeo, piriko, spondeo) por reliefigo aŭ alia poezia efiko.
La kvinjambo okazas ofte en Esperanto. La unua Esperanta literaturaĵo, la poemo “Ho, mia kor'” far L. L. Zamenhof troviĝinta en la Unua Libro, estis kvinjambo:
Krom la dupieda refreno “Ho, mia kor’!”, ĉiu verso konsistas el kvinjambo — vire ĉe paranumeraj versoj, ine ĉe neparanumeraj versoj. La jambo estas ofte komparata al la korbato; la elekto de la kvinjamba metro reliefigas la temon de la poemo.
Alia ekzemplo estas la traduko de Hamleto far L. L. Zamenhof, parte trovebla en la Fundamenta Krestomatio. La anglalingva originalo estas en kvinjambo, kaj la traduko konservas la metron:
La kvinjambo troviĝas ofte en germanlingva poezio. Ekzemple, el “Vojaĝprovizo” (germane Reisezehrung) far Goeto:
La kvinjambo okazas oftege en anglalingva poezio. Ŝekspiro uzadis la kvinjambon en la plejmulto de siaj teatraĵoj kaj sonetoj.
Post Ŝekspiro, fakte la plejmulto de anglalingvaj poetoj uzas la kvinjambon: John Milton uzis la kvinjambon por Paradizo perdita; William Wordsworth en La Preludo (angle The Prelude); ktp.
En la hispanlingva literaturo, la Ĉilia poeto Nicanor Parra prove uzis la kvinjambon en sia traduko de la Ŝekspira Reĝo Lear al la hispana.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.