L’ Avarulo

franclingva komedio far Moliero From Wikipedia, the free encyclopedia

L’ Avarulo
Remove ads

L' Avarulo (france L'Avare) estas kvinakta proza komedio de Moliero, originale franclingva. Ĝi estis unue prezentita en la 9-a de Septembro, 1668, en la Teatro de la Reĝa Palaco (france Théâtre du Palais-Royal) en Parizo.

Rapidaj faktoj Aŭtoroj, Lingvoj ...

La teatraĵo estas bazita sur la latina komedio La Orujo (latine Aulularia) de Plaŭto kaj sur itallingvaj komedioj de la 17-a jarcento.

Remove ads

Roluloj

Jen la ĉefroluloj de la teatraĵo.

  • Harpagono (france Harpagon) estas la avarulo de la titolo, kies nomon Moliero derivis de la latina vorto harpagō (hoko). Li estas maljuna vidvo.
  • Kleanto (france Cléante) estas filo de Harpagono kaj frato de Elizo.
  • Elizo (france Elise) estas filo de Harpagono kaj fratino de Kleanto, kaj la amato de Valero.
  • Valero (france Valère) estas la amanto de Elizo. Pro amo, li dungiĝis kiel servisto de Harpagono.
  • Mariano (france Mariane) estas fratino de Valero, amato de Harpagono, kaj amanto de Kleanto.
Remove ads

Esperanta traduko

La verko estis unu el la plej fruaj tradukoj en Esperanto. La verkon tradukis Samuel Meyer, kiel parton de la Kolekto Esperanta aprobita de d-ro Zamenhof; tiu traduko estis eldonita en 1904, kaj dua reviziita eldono aperis en 1907. La traduko ricevis la unuan premion ĉe la dua literatura konkurso de la Société pour la propagation de l'Espéranto (nun Espéranto-France) pro „Fidela reprodukto de la fizionomio de la teksto.“ (L’Espérantiste, 1904, p. 181.)

La traduko tiel famiĝis, ke Raymond Schwartz foje verkis la jenan humuran poeziaĵon:

Oni rulis Molière
En la neĝo por lin lavi
Kaj per tio mem… ĉefverkon
Oni tuj sukcesis havi!
"Lava rulo" de Molière….

(el Raymond Schwartz, Verdkata Testamento, 1926[1])

Recenzoj

Citaĵo
 La « Kolekto Esperanta » aprobita de Dro Zamenhof, ĵus eldonas tri novajn libretojn. La unua prezentas al ni tradukon de « L’avarulo » de Molière ; la aŭtoro estas Sro Sam. Meyer kaj lia traduko ricevis la unuan premion (sekcio honora) ĉe la dua konkurso literatura de la Societo p. p. Esperanto. Tiu rekompenco montras ke la verko de Sro Sam. Meyer meritas atenteman legon kaj ke la tradukinto zorge konservis la spritecon kaj la lertecon de la fama Franca aŭtoro. 
 La belga sonorilo - Numero 026, Oktobro (1904)
Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads