La Gazeto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Gazeto estis mondkultura revuo, kies celo estis porti al esperantlingvanoj kiel eble plej fidindajn informojn malpropagandajn pri ĉiuj fundamentaj aspektoj de civilizacioj, civilizoj kaj kulturoj estantaj kaj estintaj, kiuj iel gravas al la Esperanta mondkoncepto.
Remove ads
Enhavo
La Gazeto enhavis kutimajn rubrikojn:
- „Vortoj de la redaktoro“ – kie Zilah traktas temon aktualan
- „Mondkulturo“ – ampleksaj artikoloj pri homoj aparte konatindaj, memoraĵoj pri forpasintuloj, historiaj studoj ktp
- „Nia kulturo“ – recenzoj kaj studoj pri famaj libroj en Esperanto, listoj de novaj Esperanto-libroj aperintaj, anoncoj pri venontaj Esperanto-eventoj ktp
- „El viaj leteroj“ – leterkesto
- „Ludoj“ – Liter-enigmo sudoko-forma, incipito-ludo
Remove ads
Historio
La unua aperinta jarkolekto estis tiu de 1985. La reta eldono finiĝis per la jarkolekto de 2009 (lastas la revua numero 143): en Aprilo de tiu jaro mortis la redakciano Kurisu Kei, en novembro la gvida redaktorino Madeleine de Zilah.
Post ŝia forpaso, la vidvo Eugene de Zilah deklaris sian volon daŭrigi, kun siaj filo kaj bofilino, la paperan eldonadon de La Gazeto, „memore de la patrino“. En somero 2016 daŭre ekzistis la revuo, kun la 185-a numero en julio 2016. La aperritmo estas 6-foje jare, en januaro, februaro, aprilo, Majo, julio kaj novembro.
Lasta numero aperis en decembro 2019, pro definitiva ĉeso.
Remove ads
Eksteraj ligiloj
- „Esperanto-gazetoj tra la tuta mondo: internaciaj gazetoj pri diversaj temoj“ ĉe YouTube
- esperante oficiala retejo lagazeto.com Arkivigite je 2017-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
- esperante La gazeto Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads