La geedziĝo de Figaro

opero de Mozart From Wikipedia, the free encyclopedia

La geedziĝo de Figaro
Remove ads

La geedziĝo de Figaro aŭ (en la itallingva origina versio) Le nozze di Figaro estas opero de Wolfgang Amadeus Mozart KV 492. La itala libreto devenas de Lorenzo Da Ponte kaj baziĝas sur la komedio La Folle Journée ou le Mariage de Figaro (La freneza tago aŭ la geedziĝo de Figaro) de Pierre Augustin Caron de Beaumarchais el la jaro 1778. La unua prezentado okazis la 1-an de majo 1786 en la viena Burg-teatro. La operagado okazas je la kastelo de grafo Almaviva en Aguasfrescas en la proksimo de Sevilo ĉirkaŭ 1780.

Thumb
Libreto de la premiero de la opero en Prago, 1786
Rapidaj faktoj Le nozze di Figaro, Aŭtoroj ...
Remove ads

Agado

La agado de la opero estas rekta daŭrigo de la teatraĵo de Beaumarchais Le Barbier de Seville (La barbiro de Sevilo) – kaj de tiu de Il barbiere di Siviglia de Gioachino Rossini[1]. Rosina nun estas grafino Almaviva; ŝia edzo klopodas sukcesi pri la amo de Susanna, fianĉino de Figaro. Kiam li malkovras la paĝion Cherubino ĉe la grafino, li provas forŝovi lin havigante al li oficirpatenton. Figaro eniris en la servo al la grafo kaj ĵus preparantas sian geedziĝon kun la ĉambristino de Rosina, Susanna. La rolon de Cherubino kantas virino, do ĝi estas pantalonrolo.

Remove ads

Filmoj

  • 1949: Figaros Hochzeit kun Willi Domgraf-Fassbaender (Figaro) kaj Mathieu Ahlersmeyer (Grafo)[2]
  • 1975: Le nozze di Figaro kun Freni (Susanna), Te Kanawa (grafino), Fischer-Dieskau (grafo), Prey (Figaro), Montarsolo (Bartolo), Ewing (Cherubino), Ponelle (reĝisoro), Karl Böhm (dirigento)[3]

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads