The Great Dictator
filmo de Charlie Chaplin eldonita en 1940 From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
The Great Dictator (La Granda Diktatoro) estas filmo kiun Charlie Chaplin realigis en 1940. Ĝi satire traktas la faŝismon kaj speciale ĝian germanan varianton, la naziismon. Charlie Chaplin rolas kiel Adenoid Hynkel, karikaturo de Adolf Hitler. Jack Oakie rolas kiel Benzino Napaloni, karikaturo de Benito Mussolini.
Remove ads
Esperantaj ŝildoj en la filmo
En la filmo oni povas vidi sur ŝildoj en la juda kvartalo esperantajn vortojn. Multaj el ili estas ŝanĝitaj por igi ilin aspekti pli polecaj aŭ pli germanecaj.

- Piedvestejok: Botisto
- Barber: Razn, Haru Tondadoz, Lipharoj Tondadoz
- Drinkumz
- Tabakbutiky: Cigaroj Cigarizoj
- Restoraciz
- Kafejo: Bierr, Kafü
- Papervendissn
- Ĉambroj
- Legomo & Fruktü Vendejü: Rapoj, Terpumoj
- Solej Fresaj Legomaj
- Vestajoj Malnovaj
Tiu fakto estis delonge uzita de esperantistoj kiel detalo de propagando por la Internacia Lingvo kaj pri la simpatio kiun ĝi vekas ĉe gravuloj kiaj Chaplin. Jam en 1949 la organizantoj de SAT Kongreso de Parizo invitis lin al la kongreso per letero sendita al lia adreso en Kalifornio.[1]
Remove ads
Notoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads