Lagro

maŝina elemento faciliganta rotacion de akso From Wikipedia, the free encyclopedia

Lagro
Remove ads

Lagro estas maŝina peco, kiu portas akson, ebligante kaj gvidante ĝian rotacian moviĝon (PIV).

Rapidaj faktoj vd ...
Thumb

Laŭ kontakto de ŝafto kun lagro oni distingas inter glit-lagroj (la ŝafto glitas sur cilindra surfaco de lagro) kaj rul-lagroj(la ŝafto kontaktas kun lagro nerekte, pere de rulaj korpoj; kontakto de rul-korpoj kun rulujo estas teorie nur punkto aŭ rekto-segmento).

Laŭ direkto de la forto, kiun glitaj kaj rulaj lagroj retenas, oni distingas lagrojn radialajn (la forto efikas en direkto orta al la akso de lagro) kaj aksajn (la forto efikas en direkto de la akso).

Avantaĝoj de glit-lagroj kaj rul-lagroj. La glitlagroj eltenas konsiderindajn frapojn kaj superŝarĝon, interspacon, kiu ekestas per trivo oni povas facile elimini, ili estas simplaj kaj malmultekostaj. La rullagroj minimumigas frotadon, estas facile ekfunkciigeblaj, bezonas malmulte da lubrikaĵo, ilia priservo estas facila.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads