Lajos Linek

From Wikipedia, the free encyclopedia

Lajos Linek
Remove ads

Lajos LINEK [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Linek Lajos estis hungara-usonana pentristo, grafikisto, karikaturisto, ilustristo.

Thumb
Memportreto de Lajos Linek
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

Lajos Linek naskiĝis la 17-an de novembro 1859 en Gyönk (Hungara reĝlando), li mortis en aŭgusto de 1941 en Klevlando (Usono, Ohio).

Remove ads

Biografio

Lajos Linek studis en Reĝa Modela Desegna Lernejo. Post siaj studoj li estis konata karikaturisto, ilustristo en pluraj gazetoj en Budapeŝto. Ekde 1883 liaj ilustraĵoj, eĉ titolpaĝoj aperis en Üstökös, poste en Vasárnapi Újság, Kakas Márton, ktp. Li kreis ankaŭ virinajn portretojn. En 1910 li migris al Usono, kie li estis same ilustristo por anglaj kaj hungaraj gazetoj kaj portretisto de konataj personoj. En 1917 li ricevis usonan civitanecon kiel Louis Linek.

Remove ads

Elektitaj ekspozicioj

Elektitaj pentraĵoj aŭ similaj artaĵoj

  • karikaturo pri Károly Lotz (vidu la malsupran bildon!)
  • Lajos Kossuth ĵus mortinta en Torino
  • internaj ornamaĵoj en grekokatolika preĝejo de Klevlando
  • Dr. Nebántsvirág (afiŝo antaŭ 1910)
  • Frizura (karikaturo)
  • memportreto (vidu la bildon dekstre!)
  • karikatura memportreto (tuĉo)

Fontoj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads